You are viewing [info]vik1887's journal

Vik · en · Esperantolando


ビク エン エスペラントランド

Lastatempaj enskriboj · Arĥivo · Geamikoj · Uzantinformoj

* * *
Sur griza metala najbareja poŝtkesto ĉe la strato ekster mia hejmo ekzistas interesa grafitio kiu diras "Resist Despair" (Rezistu Malesperon). Hmmm.

Hieraŭ mi vojaĝis urbocentren kaj akiris libron Portage Lake: Memories of an Ojibwe Childhood (Lago Portaĝo: Memoroj de Oĵibvea Infaneco) de Maude Kegg. Ĝi estas dulingva, Angla kaj Oĵibvea.

Hodiaŭ mi marŝis laŭ la grandstrato de mia vilaĝo al la spirita librovendejo pro akiri la Koranon, dulingvan per la Araba kaj la Angla.

* * *
* * *
Mi ĵus revenis al mia hejmurbo Vankuvero. Estas bone.
* * *
Ĉi-matene mi havis interesan sonĝon en kiu mi marŝis kaj aŭtobusis tra bela antikva urbo en alia lando.
* * *
Mi estas ankoraŭ en Riĉmondo. Ĉi-matene mi marŝis al la lerneja kampo kaj vidis multajn marbirdojn en la pluvo. Sur la strato mi vidis lavurson.
* * *
* * *
Mi vizitis komercan centron de Riĉmondo kaj renkontis aferon mense sterilan, malbuntan, kaj tipe Nordamerikan.
* * *
En la parkoj, mi ĉiam vidas mizer-aspektajn hundposedantojn kun iliaj malliberaj hundoj. Tio ŝajnas al mi kiel malsana kaj enuiga hobio.
* * *
Mi vizitis la Budhisman Templon sur la aŭtostrado Steveston en Riĉmondo. Okazis ĉantado per la Ĉina.
* * *
* * *
Kiajn frenezaĵojn la sekretuloj planas? Ili ne havos bonan Kristnaskon.
* * *
Ĉi-matene ekzistis patologia afero ĉe Ĉina restoracio en la vilaĝo de Steveston, Brita Kolombio, Kanado. Ĝi ŝajnis Novjorkeca.
* * *
Mi manĝis tro hodiaŭ pro du vizitoj al malsamaj restoracioj. Ho ve!
* * *

Previous